Bukedo

Bukedo

26 Views
Treege bela poetika filmo konsistas el 7 fabeloj laŭ motivoj de ĉeĥa folkloro kun bela subakva filmado. Ĉiuj temas pri amo kaj amoro, kiuj ne timas tempon. Fianĉinoj kaj edzinoj amindumas kun riveraj spiritoj, princoj kaj magoj. Dronita junulino, sadista duonpatrino, mortinta fianĉo, kiu tiras vivantan fianĉinon al tombejo; pendumitaj infanmurdistoj Unu el tiuj suĵetoj sufiĉos por unu filmo, sed ĉi tie ili estas sep, laŭ filmitaj fabeloj de Karel Jaromír ERBEN, ĉeĥa poeto kaj historiisto, la unua arkivisto de la urbo Prago. Al ĉiu rakonto kameraisto dediĉis propran koloran gamon, de luksa aŭtuna ĝis timiga mort-blua.

Runtime: 81 minutes

Quality: HD

Released: Dec 06, 2000

IMDb: 4